N-ro. 2-JANUARO-FEBRUARO-MARTO
NEVAROJ DE LA VALO
Narendra Bhattarai
Nevaroj kiuj estadis preskaŭ la nura popolo de Katmando-Valo antaŭ
invado de Ŝaha dinastio en 1769 a.k. heradas riĉan historion kaj
kulturon. Antaŭ la konkerado de reĝo el Gorkho en la valo, la tri najbaraj urboj Katmando, Patano kaj Badgaon (Bhaktapuro) estis cefurboj de aŭtonomaj Nevaraj Ŝtatoj. Eĉ ĝis hodiaŭ la popolo de ambaŭ Patano Kaj Bhaktapuro estas precipe Nevaroj. Sed nuntempa Katmando gastigas
grandnombran migrantojn el diversaj partoj de la lando kaj ankaŭ el la
najbaraj landoj.
La ekonomio de la valo dependis al la kultivado de rizo kaj
komerco inter Barato kaj Tibeto. Konsiderante la fekundecon de la valo kaj ĝian strategian pozicion, oni povas konkludi ke Nevaroj estis ĉefe
terkulturistoj kaj komercistoj. Forta ekonomia situatcio kaj la stabila
Malla regno donis al la popolo abundan tempon por evolui arton,
arkitekturon kaj kulturon. Ĉi tio rezultigis al kreskiĝoj de municipaj
kompleksoj: t.e. urboj. Tiu prospero videblas en la Reĝaj kortegoj tiamaj.
Nevaroj havas sian propran lingvon, Nevari, kiu estas
sendependenta kun sia propra skripto kaj riĉa literaturo. Ĝi apertenas al tibeto-burma lingvo-familio. Ŝajnas ke la plej antaŭa tavolo de Nevara popolo devenis el Tibeto kaj post longa prioso evoluis al nuna formo por intermiksiĝo kun migrinta popolo inkluzive de Hindarjanoj el la sudo.
Historia esploro en Nepalo estas ankoraŭ en sia infaneco kaj tre
malmulto estas jam malkovrita, koncerne al evoluo de Nevara kulturo kaj socio sed troviĝas bazoj por kredi ke Nevaroj origine estis Budhanoj laŭ religio. La antikvaj Nevaroj estis precipe Budhanoj sed kun superrigardo de Hinduaj reĝoj, Nevara religio kompleksiĝis kun novaj ritoj kaj kredoj.
Multe da Nevaroj hodiaŭaj sekvas 'vajrajanan' tradicion de Budismo sed ili havas fortegan kredon je Hinduismo kaj performas Hinduajn ritojn de festoj kaj fastoj. Malfacilas eĉ trovi distingan linion inter Budismo kaj Hinduismo inter Nevaroj.
Sed ekzistas stranga dividiĝo de Nevaroj surbaze de kastoj alportitaj
de iu Malla reĝo. La Nevaroj estas dividitaj en niveloj; laŭ okupoj
ili entenas, kaj siaj sociaj pozicioj estas sekve definitaj. La plej
alta klaso, kompreneble estas tiu de pastroj. Pastreco herediĝas al filoj de siaj patroj. Sakjoj kaj Bajraĉarjoj iĝas pastroj denaske. Postaj estas Pradhan, Joshi, Rajbhandari ktp. kiuj estis dungitaj de regisataro por registaraj servoj kaj kiel konsilistoj al la reĝo, kaj aliaj estas laboristaj klasoj. Terkultivistoj, metalistoj apertenas al ĉi tiu rango. Netusebluloj supozeble estas purigistoj kaj buĉistoj. La tuta sociala strukturo de Nevaroj estas konstruita sur ĉi tiu kasta sistemo kun aranĝitaj tempoj kaj moroj. La sinteno pri kasta sistemo certe sanĝas sed eĉ hodiaŭ pluraj Nevaroj sekvas sian tradiciajn okupojn ĉar ĝi estas partoj de iliaj tradicioj.
Nun ni trovas ke Nevaroj estas disigitaj inter diversaj partoj de la
lando sed ili nepre originis en la Katmando-Valo. Nevaro ne estas nur unu kasto aŭ komuno de popolo sed ankaŭ kulturo de la valo kiu evoluis
dum longa periodo kaj travivis per sia propra maniero kontraŭ politika
subpremo kaj fremdaj kulturaj invadoj dum pasintaj jarcentoj.
En hodiaŭa rapida vivo, ni vidas ke Nevaroj ankoraŭ trovas tempon por
festivaloj kaj sociaj ceremonioj kun fortaj entuismoj kaj daŭrigas
sencese siajn nekompareblan kulturan heredaĵon.
=
FESTOJ EN NEPALO
Navraj Budha
En la frua 19a jarcento okcidenta vojaganto rimarkis pri Nepalo ke ĉiu
dua konstruaĵo estas templo kaj ĉiu dua tago estas festo. Tio enhavas
iom da vero, ĉar festoj signifas multege al nepaloanoj eĉ hodiaŭ.
Unue, festoj signifas kredon je dio, tempon pasigantan kun la familio kaj amuziĝo kun geamikoj. Religio estas je la koro de la nepala kulturo. Ĉiu festo en Nepalo komenciĝas per iu religia ago, daŭras en spontana amikemo kaj finiĝas per tre agrabla familia festeno.
Pli ol naŭdek procento de la festoj en Nepalo havas religion radikon.
Tamen estas aliaj kies historia, agrikultura, sezona aŭ legenda
aspekto elstaras. Sed egale kiel oni klarigas ilin, religio estas neniam ignorebla. Religiaj festoj estas tiuj kiuj speciale honoras certan dion aŭ diinon, ekzemple Bada Dasajn, la plej granda festo de Hinduanoj de Nepalo, dum kiu homoj adoras la ĉefdiinon Devi Durga. Ni celebras festojn en Nepalo per dancoj, kantoj kaj diversaj aliaj ritaj agoj kiuj estiĝas ponto de ĝojo kaj por la prezentantoj kaj por la spektantoj.
Fremda lernanto kiu tre Ŝatas Nepalajn festojn ĝuste diras ke estas
tre malfacila trovi spektantojn dum festo en Nepalo ĉar ĉiuj laŭ iu
maniero aŭ alia faras ion aktivan. Homoj ne volas sidi senokupaj.
Certigi pluvon aŭ bonan rikolton, honori gepatrojn, forturni katastrofojn kaj tiel plu. La plej multo de la Nepalaj festoj okazas dum aŭtono. Nu, la Nepala aŭtuno estas mirinda laŭ multaj vidpunktoj. La Musono estas ĵus finiĝanta, ĉio estas bela kaj kavazaŭ nova. La ĉielo estas brile blua kaj klaraj matenoj estas malvarmetaj. Aperas amaso da belaj kalenduloj kaj multaj aliaj belaj floroj. La tuta aero odoras kiel dua printempo. La du grandaj festoj kiujn ni celebras en aŭtuno estas Dasajn kaj Tihar.
Dasajn estas la plej grava Hindua festo. Ĝi komenciĝas per la
instalado de ceremonia sankta akvo-bokalo, simbolo de la potenca universala patrino-diino. Unu el la plej fascinaj eventoj estas la ofertoj de bestoj al Devi Durga. Tihar nomiĝas ĝenerale la festo de lumoj. Ĝi okazas dum kvin tagoj je du semajnoj post Dasajn. Tiu ĉi pitoreska tempo komenciĝas per la adoro de korvoj, kiuj estas, laŭ kredo, la mesaĝistoj de Jama, la dio de morto. La dua tago estas dediĉita al la hundo, kiu reprezentas Bhairav, la dion de spirito kaj forto. La tria tago estas tre speciala - Homoj adoras al Laksmi, la diino de riĉeco. En la kvara tago homoj adoras sian propran animon, la fonton de memkompreno. La kvina tago estas la tago de fratoj - fratinoj adoras siajn fratojn kaj regalas ilin per bonajn pladoj. Reciproke fratoj donacas al siaj fratinoj monon aŭ tukon, kaj dankas ilin.
LA VIVO DE LA BUDHO
Pratima Shrestha
Gautam Budho naskiĝis en la reĝlando de la Sakjo en la loko nomata
Lumbini, en la nuna Nepalo. Liaj gepatroj estis la reĝo Sudhodhana kaj
la reĝino Majadevi, la nomo de lia edzino estis Jasodhara. Li havis
unu filon, Rahul.
Gautam Budho ĉiam okupiĝis serioze pri la mistero de la vivo. Li
komprenis ke la homa vivo estas tute karakterizata per sufero kiam li vidis
mortintan viron tiam li estis 29 jaraĝa. Li forlasis sian filon kaj
edzinon kaj ankaŭ la reĝan palacon kaj iris serĉi pacon. Unue li faris
asketaĵojn dum multaj jaraj. Finfine li eltrovis la plej altan scion
kaj fariĝis la Budho. Tiu vorto signifas homon kiu enlumiĝis. Laŭ la
Budho, ekzistas kvar veroj:
1. La vivo estas sufero.
2. Nescio estas la kauzo de sufero.
3. Nescion oni povas farigi.
4. La vojo laŭ kiu oni faras suferon estas la ok era vojo:
1. Prava vidpunkto
2. Prava penso
3. Prava parolo
4. Prava vivmaniero
5. Prava agado
6. Prava klopodo
7. Prava atento
8. Prava koncentrigo
Poste li iris de loko al loko por instrui sian scion al aliaj homoj. Li
instruis ke homoj devas esti honestaj kaj afablaj. Liaj
sekvantoj nomigas budhanoj. Li predikis dum kvardek kvin jaroj kaj mortis kiam li havis okdek jarojn en Kusinagar.
=
MALBONSANĈA VOJAĜO
Alinka pokhrel
Por partopreni en la 4a Internacia Himalaja Renkontiĝo mi iris al
Katmandon kun mia patro Shree Prasad Pokhrel kaj Ganesh Neupane. Ni
atingis al tiu renkontiĝo en lasta tago en la Hotelo Singhe. En tiu tago ĉiuj amikoj estis pretaj por piedvojaĝo Ghandruk de Pokhara. Ĉiuj
grimpis al buso kaj ni adiaŭis ilin ĉar ni ne povis veturi kun ili
ĉar mi jam ne havis sufiĉe da jaroj.
Mi loĝis tie en la domo de esperantistino Mandira. Unue mi estis tre
malfeliĉa ĉar mi ne povis iri al piedvojago. Mi veturis al Kathmando
el Itaharo kaj eĉ forlasis mian studadon por veturi kun ili al la
monto. Mi venis en Katmando por montri mian amon al Espernato kaj por
partopreni en la esperanta programmo sed mi ne sukcesis.
Dume, mi volis promeni en la urbo kaj iris ekstere. Mi hazarde
forgesis la vojon al la domo de mia gastigantino kaj venis al mia kapo
stranga demando - kial mi naskiĝis malfrue? Dum mi estis sidanta en iu
kvartalo de la urbo, mia onklo trovis min. Dank' al li, ke mi povis
reiri al mia loĝejo.
Finfine mi volas sugesti al organizantoj de la renkontiĝo ke ili
ne distingu inter infanoj kaj plenkreskuloj. Tia maniere la rekontiĝo
ankaŭ fariĝos pli fama. Mi deziras al ĝi plenan sukceson.
=
VIVO KAJ LUKTO
Santosh Karki
En tiu ĉi granda mondo multe da homoj naskiĝas kaj ili vivas laŭ
iliaj manieroj. Dum la vivo ili trovas kelke da feliĉaj momentoj kaj ili devas frunti multe da problemoj aliflanke. Do ili luktas forte kontraŭ vivo.
Iu pensas ke vivo estas mallonga por plenumi sian avidon kaj laŭ
aliaj, ĝi estas tre longa ĉar ili ne povas vivi lukse kaj al ili mankas
amo. Vere amo estas parto de vivo ĉar nur pro amo, homoj vivas en tiu
ĉi mondo. Kaj vivo estas bona nur tiam, kiam koro estas plena de amo.
Tago post tago tempo pasas kaj vivo daŭras. Ĉiuj atendas por ilia
estonteco sed neniu scias pri ĝi. Iu atendas ke ĝi estu brila kaj iuj
atendas malhelan estontecon. Aliaj simple atendas ilian morton ktp. Ĉiu
en sia vivo volas meriti ambaŭ nomon kaj famon. Post la fino de
nokto, sekvas brila mateno. Same tiel, post la malfacila laborado iu
rekoltas sukceson. Sed ĝi ne estas vero por ĉiuj ĉar kelkfoje homoj laboras tre diligente sed ankoraŭ ili ne sukcesas. Tio estas vivo.
Oni luktas ĝis la fino de vivo - elbe tial Charles Darwin diris,
"lukto por ekzisto". Sed fine, tago venos kiam homoj devas adiaŭi al tiu ĉi mondo por ĉiam. Tio estas mondo.