N-ro.1-OKTOBRO-NOVEMBRO-DECEMBRO 2006
Vivo de virinoj en Nepalo
- Pratima Shrestha
Pli ol duono de nepala popolo konsistas el virinoj. Nepala kulturo adoras virinojn kiel diinoj: Laŭ la Hindua religio, estas multaj diinoj
- Laxmi, Durga, Saraswati, Kali ktp – kiuj helpas homojn por ilia prospero. Sed tio estas nur unu flanko de la bildo. Aliflanke, en nuntempa praktika vivo, virinoj en Nepalo estas insultita kaj do virinoj ĝenerale vivas mizeran vivon. La registaro kaj leĝo iom pli iom subtenas virinojn en la nova demokratia etoso sed estas ankoraŭ malpli ol sufiĉa.
Kutime en multaj partoj de Nepalo virinoj mankas sian propran idention kaj oni konas ilin nur kiel edzinoj de siaj edzoj. Krom iom da urbaj familion, en vilaĝoj, virinoj nur laboras en hejmo, ekzemple je kolekto de akvo, kuirado, en kampo ktp. Kaj viroj oficas kaj gajnas monon. Tio signifas ke la laboro de virino estas ne agnoskita kiel laboro. Kaj, kion virino faras estas diktita de sia familio kaj socio.
La normala vivo de virino estas fiksita ek de kiam ŝi naskiĝas. En multaj familioj, gepatroj pensas ke naskiĝo de knabino mem estas problemo ĉar daŭras aro da malfaciloj sociaj. Do ĉiuj volas havi knabo kiel la unua infano. Laŭ tiaj gepatroj, ili bezonas filon por daŭrigi la familio linio.
Ek de infana vivo ŝi ricevas trajnado por ludi 'virinan rolon' en la familio, kiun fiksas la socio. Ŝi de knabeco estas insturata ke ŝi ne havu ŝian propran vivon ĉar oni diras ke “filnoj ne estas respondeco de gepatroj ĉar ili unu tage iros al hejmo de alia viro (ŝia edzo)" kaj ŝi elspezas ŝian knabecon lernante hejmtaskon.
Ŝia mizero ne estas limita nur al tio. Tuj post ŝia ekmenstruo, la vivo de virino sanĝiĝas. Oni ankoraŭ pensas ke
menstruo estas malbeno por ili. En multaj vilaĝoj dum ŝia menstrua cirklo virinoj devas dormi ekster ŝia hejmo, en bovejo. Kvankam kelke da aktivistinoj pro virinaj rajtoj laboras en urboj, ili ankoraŭ ne sukcesas kunporti sanĝon.
Por multaj virinoj, iri al universitato estas lukso. Gepatroj ja sendaj filojn al universitato sed ne ĉiam al filinoj, ĉar ankoraŭ en multaj vilaĝoj kaj eĉ en kelke da urboj, oni kredas ke virinoj ne devas studi multe. Laŭ ili, tio kaŭzas problemon ĉar trovi ĝustan edzon por edukitaj virinoj estas malfacila.
Virinoj estas traktata malbone ĉiu tage kaj devas toleri malbonajn traktado de ŝia familio kaj komunumo eĉ post edziniĝo. Virino estas akceptataj en nova hejmo de sia edzo kiel "laboristino" aŭ "ili por naski infanojn". Kaj do, ili apenaŭ trovas ŝancon ofici, daŭrigi ŝatokupojn kaj vivi memstare. Post la geedziĝo ŝia vivo estas kontrolita de ŝia edzo kaj lia familio. Kaj se la edzo mortas antaŭ ol la edzino, ŝi devas dum tuta vivo vesti sin per blankaj vestaĵoj kaj ne rajtas uzi ornamaĵojn. Kontraŭe la edzo neniel memoras sian edzon se edzino pli frue mortas.
pratimashrestha@hotmail.com
Agado de NEJO 2004-2006
La unua Nacia Kongreso de NEJO okazis en 26an de Junio 2004. La kongreso elektis novan estraranon de NEJO. Jen estas la elektitaj estraranoj: Prezidanto: S-ro Prakaŝ Battarai, vic-prezidanto: S-ro Jit Ranabat kaj S-ro Mukunda Badur Chhetri, ĝenerala sekretario: S-ro Ajit Joshi, sekretariino: S-ino Prasansa Khanal, kasisto: S-ino Apsana Giri, membroj: S-ro Manoj Kumar Ghimire, S-ro Kanĉan Mishra, S-ino Pallavi Gautam, S-ino Savitri Neupane kaj S-ino Kamal Patik.
Jen estas la ĉefaj agado de NEJO mallonge :
• Membro-kartoj estis disdonitaj al membroj de NEJO.
• NEJO kolektis esperantajn librojn por sia malgranda biblioteko la 25an de septembro 2004.
• Je okazo de festivaloj Dashain kaj Tihar, NEJO organizis piedvojaĝon al Sxivapuri Nacia Parko.
• NEJO organizis Esperantan kurson.
• Gejunuloj volonte laboris kaj organizis kelkajn fakkunsidojn dum la Antau Kongresa Renkontiĝo de 4a ĝis la 8a Marto 2005. NEJO ankau vendis esperantajxojn por sia subteno.
• Prakash Battarai, Ajit Joshi kaj Apsana Giri partoprenis en la 61a IJK en Zakopane, Polando kaj prezentis la agado de NEJO.
• Dum la 4a Azia Kongreso, gejunuloj laboris kaj organizis Nacian Vesperon kaj kelkaj fakkunsidojn.
• NEJO planas organizi sian jaran kongreson en Novembro 2006.
Vivo estas roza
Vivo estas rozo ĉirkaŭ dornoj
Ĉiutage de matene ĝis vespero
Estas batalo por nomo kaj famo
Kaj treno por akiri celon
Vivo estos batalo por gloro kaj libereco
Oni devas batali kontraǔ la tradicio, ne malofte
Vivo estas konkurso kie oni gajnas prosperon
Kaj oni devas kredi je sia laboro ne ja diaĵo
Vivo estas treno inter rajto kaj devo
Oni devas levi sin montrante sian belecon
Oni devas briligi sian menson
Havante simpatio por aliuloj, lia animo briliĝu
Vivo estas kiel horloĝo
Iam vi pasas ĝin kaj vi malfacile returnos
Oni devas sonĝi kvazau li vivas ĉiam
Sed oni devas labori kvazau li mortas hodiau
Vivo estas miksaĵo de feliĉo kaj doloro
Ĉiam ajn oni falas, li devas levi sin kaj gajni
Malgrau dornoj, faru vian vivon roazoa
Rozo, kiu parolas silente, en la lingvo de odoro
- Sujata Tandukar
sujata@hotmail.com
Mia esperanta vivo
- Apsana Giri
Antaŭ tri jaroj, dum mia hazarda vizito al la hejmo de mia amiko Kanĉan, li demandis al mi, “Ĉu vi volas lerni novan lingvon?” Mi ne estis certa sed mi konsentis lerni ĝin ĉar la kurso okazos nur unu foje en semajno. Venonta sabate mi iris al la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio en Thamel por kolekti informon pri la lingvo kiu estis tute fremda por mi. Jen mi eklernis pri Esperanto.
Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi nur volis pasigi mian liberajn tagojn. Ju pli mi lernis la lingvon, des pli mi interesiĝis pri ĝi. Finfine kiam mi vidis klaran bildon pri la internacia lingvo, mi jam celis dediĉi min al esperanta movado. La ideo pri la internacia lingvo sen iu baro instalis en mi novan energion por disvastigi la lingvon inter nepalaj gejunuloj.
Esperanto helpis min koni diversajn homojn kiuj sen lace kaj sen-profite laboras por komuna kaŭzo. Kaj la Internacia Himalaja Renkontiĝo, kiu okazas post ĉiuj du jaroj ankaŭ donis al mi ŝancon renkonti geesperantistoj de diversaj. Mi daŭris mian esperantan vivon kaj do estis elektita kiel la kasistino de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO) antaŭ du jaroj.
En 2005 mi havis la ŝancon reprezenti NEJOn dum IJK en Zakopane, Pollando kun miaj du amikoj. En la Kongresa Domo la ne imaginda etoso konsternis min – la amaso da homoj, el diversaj anguloj de la modo parolas la saman linvon, kvazaŭ ili apartenas al unu granda familio. Mi spertis internacian kulturon, esperantan amikecon kaj vivo dum mia restado en Pollando. Mi revenis al Nepalo kun forta deziro por labori kun samideanoj kaj altiri la intereson de gejunuloj en la internacia lingvo.
Post unu monato de mia reveno al Nepalo okazis la 4-a Azia Kongreso en Katmando. Estis la taŭga okazo por ni kiel gastigantoj montri la nepalan esperantan vivon, al la tuta mondo. Gejunuloj kun ĉiuj senlace laboris dum du monatoj por sukcesigi la kongreson kaj kiam la kongreso finiĝis ni havis novan sperton kaj spiriton. Ni daŭrigis nia kurson eĉ post la kongreso kaj ankoraŭ kunvenas ĉiu sabate por praktiki la lingvon kaj diskuti pri la rolo de gejunuloj en la Nepala esperanta movado.
Jen, mia vivo sanĝigis en multaj anguloj post kiam mi lernis Esperanton. Gxi donis al mi novajn amikojn, novajn spertojn kaj novan esperon. Esperanto nun fariĝis ne disigebla parto de mia vivo.
apsu81@yahoo.com
Gratul-mesaĝon
Kun granda ĝojo kiel prezidanto de Nepala Esperanto Asocio, mi gratulas NEJO por sia remarkinda laboro. Mi estas feliĉa, ke nun ili estas preta por eldoni sian oficialan organon TEMPLO. Mi esperas ke tiu ĉi organo ludos grandan rolon por disvastigi la Esperanto movado en Nepalo. Junuloj estas motoro de nia movado. Mi esperas, ke tiu ĉi organo estos fama en la mondo.
Dankon,
Mukunda Raj Pathik
Prezidanto
Nepala Esperanto Asocio
Manang : La mistika valo
- Navraj Buda
Manang estas une el famaj turismaj lokoj en Nepalo, kiu situas en meza parto de la lando. Manang kuŝas sin je alteco de 2000 metroj apud Annapurna regiono, trans la Himalajo. Gxi estas ne tre granda sed posedas riĉan naturan gravecon kaj kulturan belecon. Troviĝas kelke da belaj neĝkovritaj montoj kaj krome, la plej alta lago en la mondo, ‘Tiliĉo’ ankaŭ estas tie. Pro tio, ĝi estas fama vojaĝ-loko por ne nur fremduloj sed ankaŭ por nepalaj piedvojaĝantoj.
En 2005 mi havis ŝancon vojaĝi al Manang. Antaŭ mia vojaĝo, mi multe aŭdis pri ĝi, sed kiam mi mem vojaĝis tien, mi spertis ke ĝi fakte estis pli bela ol mi aŭdis. Sendube, altaj neĝkovritaj montoj estas la ĉefaj altiraĵoj de tiu regiono. Tra vojaĝante, oni povas rigardi ege belan monton Anapurna. La cxiam neĝkovrita monto aspektas kiel grandega ora muro kun la frumatena suno kaj dum la tago, ĝi aspektas arĝente. Ege interesa estas la vojo kiu gvidas nin ĉirkaŭ la monto kune kun rivero Marŝjangdi. La vojo estas kruta kaj tre longa. Marŝado en tia vojo kun mirinda pejzajxo certe povas esti memorinda sperto dum tuta vivo. Krome, lokaj popoloj estas tre ĝentilaj kaj gastigemaj. Pro tio, Manang ankoraŭ estas sukcesa altiri pli kaj pli da turistoj malgraŭ diversaj malfacilaĵoj de Nepalo.
Kvankam, la loĝantoj de Manang ne estas tre fortunaj. La vetero en Manang estas malvarma kaj seka, kie apenaŭ pluvas. Pro la vetero kaj geografio nur maizo, fagopiro, terpomo, kaj pomo estas kultrataj. Ĉar ankoraŭ mankas ĉefvojoj kiu ligas ĝin al urboj, loĝantoj de Manang devas dependi al varoj portitaj de azenoj aŭ per aerplanoj, do ĉio kostas tre ulte.
Tamen, dank' al turismo, ekonomio de Manang ne estas tute mizera. Multaj modernaj loĝejoj troviĝas survoje. Multe da indiĝenaj popoloj okupiĝas je turisma sektoro -- ekzemple, ili laboras en vojaĝagentejoj, hoteloj, restoracioj, ktp.
Vojaĝi al Manang estas malfacila ĉefe pro alteco kaj malvarmo tamen estas egale interesa kaj afabla. Laŭ mia sperto ju pli malfacilas vojaĝo, des pli ĝi estas aventura kaj memoranda.
<nabaraj_buda@yahoo.com>
El rekdatanta plumo
Estas ĝojia afero por la Nepala Esperanto-movado ke gejunuloj de Nepalo nun eldonas bultenon. Jen vi vidas kiel verkoj de komencantaj kaj progresantaj gejunuloj monatras sian landon al la mondo, pere de Esperanto. Ili havas kuraĝon, energion kaj emon pli kaj plu labori. Espereble labori por al movado estas pli facila kiam Nepalo ĝuas demokration kaj historian pacon post longa sangoplena batalo. Nur ili atendas vian kuraĝigajn leterojn kaj subtenojn por ke ĝi daure aperu. Dankoj. Razen Manandhar <razeno@gmail.com>
Redaktis: Razen Manandhar – Eldonis: NEJO -PO Box 8975, EPC 2480, Kathmandu, Nepal
Ret-adreso de NEJO - nejo_nepalo@yahoo.com